Tartario

Mapo de sendependa Tartario (flave) kaj de Ĉina Tartario (viole), en 1806.

Tartario (latine Tartaria) aŭ Granda Tartario (Tartaria Magna) estis historia regiono en Azio inter la Kaspia Maro-Uraloj kaj la Pacifika Oceano. Tartario estis terminego uzata de eŭropanoj por la areoj de Centra Azio, Norda Azio, kaj Orienta Azio nekonataj de la geografio de eŭropanoj. Ĝi enhavis la vastan regionon de Nigra-mara-kaspia stepo, Volgo-Uraloj, Kaŭkazo, Siberio, Interna Azio, Mongolio kaj Manĉurio.

Eŭropanaj opinioj pri la areo estis ofte negativaj, kaj montris la heredon de la Mongolaj invadoj kaj konkeroj kiuj originiĝis el tiu regiono.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy